Serge Leblanc:
> On lun, 2008-01-21 at 15:26 +0100, mjb0_wanadoo wrote: 
> 
Nu, mi gxuste kontrauxas tiajn sxangxojn :-) Vinjetoj kaj simboloj estas parto 
de vortara kulturo. Kial ne forigi cxion skribitan pretekste, ke iuj ne 
scipovas legi?
> 
> 
> Ĉu vi volis trafi min per ĉi tiu malplaĉa aserto ("ke iuj ne scipovas legi") 
> sciante, ke mi antaŭe demandis 
> "kion signifas ĉi tiuj vinjetoj kaj simboloj" ? 

Neniun persone mi volas trafi kaj ne speciale atentis vian antauxan demandon. 
Sed mi estas tia optimisto, ke esperas, ke cxiuj kapablas enkapigi al si la 
signifon de tiuj vinjetoj, des pli kiam ili de generacioj estas uzataj en E-aj 
vortaroj kaj zorge listigitaj kaj klarigitaj ie en la koncerna verko. Ankaux 
literoj estas mirindaj nekompreneblaj signoj por tiu, kiu ilin vidas unuafoje. 
Mi preferas supozi, ke la miranto kapablos lerni kaj produktive uzi sian novan 
kapablon, ol ke oni bezonos ekstermi skribon, por ke li ne plu sentu 
malkomforton antaux tiuj signoj.

Kore,

Marc


Rispondere a