Jxeromo: > Wieland: > > mi sxatus plibonigi ReVon. > > Momente mia ideo estas faciligi la aldonon de tradukoj...
Jes, tre utila aldono, sed ne forgesu, ke ankaux tradukoj havas detalan strukturon. La uzantoj de la simpligita fasado plu devos kompreni la funkcion de la nunaj <ind> kaj <klr> elementoj, ecx se oni sukcesas kasxi tion al ili. > ideoj pri grafikaj plibonigoj: > > - anstatauxigi fak-vinjetojn per faknomoj > - anstatauxigi "*, 1..." per "[fundamenta], [oficiala 1909]..." > - anstatauxigi piedspuran vinjeton per "[rilataj vortoj] Nu, mi gxuste kontrauxas tiajn sxangxojn :-) Vinjetoj kaj simboloj estas parto de vortara kulturo. Kial ne forigi cxion skribitan pretekste, ke iuj ne scipovas legi? Pri cxio cetera mi konsentas, krom ke la cxefa plibonigo de REVO ne koncernas la tehxnikon, sed la redaktantaron. > ideoj pri redaktokontroloj: > > - per la dtd: > - malakcepti snc sen dif Pli gxuste: sen dif kaj sen ref tip=dif Amike, Marc
