Saluton, Luiz, kaj gratulon pro la iniciato aperigi
la vortareton pere de Pentuvio!

Kompare al miaj samklasanoj,
mi pli rapide enpasxis en la lingvon pro la
gxiscxifa uzado de mia PV, pli ol E-portugala vortaro.
Mi do subtenas la enkondukon de tia vortaro kun
simpligitaj difinoj en Esperanto mem, kiel eble plej
frue.

Rimarkigoj:

  - sur la mondmapo indus aperi ankaux la nomoj 5) Oceanio
kaj 6) Antarkto

  - sxajnas al mi, ke se lauxdifine "oceano" estas "la *tuto* de
sala akvo" kaj "Atlantiko" estas "parto de la oceano, kiu
trovigxas inter Euxropo, Ameriko kaj Afriko", oni ne povas
paroli pri "Oceano Atlantiko", sed "Atlantika Oceano" aux
des pli bone, simple "Atlantiko". La aperanta "Oceano Atlantiko"
estus pauxsajxo de iuj naciaj lingvoj, i.a. la nia gepatra,
la portugala.

   - cxu tiuj krisignoj sur la kovrilo estas necesaj? Ili tauxgas
por afisxoj kaj reklamoj, laux mia gusto. La kovrilo estas
tre interesa, sed povus esti pli sobra, malpli histeria
sen la krisignoj... ;-)

Pri la bildo de bananoj: mi samopinias, ke nigra
makulego, tia kia gxi estas, sxajnas stranga. Oni konsciu
tamen, ke nigraj makuletoj sur banano ne nepre
signifas malfresxecon cxar ili kutime estas nur suprajxaj
en la sxelo, kaj okazas pro naturaj frotoj inter ili mem
en grapolo, pro pluvo ktp.

http://pt.wikipedia.org/wiki/Imagem:Banana.arp.750pix.jpg

Se vi  ne konas tion, probable oni rikoltas ilin verdaj por
maturigo nur kiam ili atingas vian landon.

Amike,
=james=

Rispondere a