Saluton, karaj majstroj,

Pro la antaŭa mesaĝo de nia estimata James, mi legis la difinojn por oceano
kaj maro en ReVo.

Mi trovis ilin arbitraj. Oceano kaj maro povas senprobleme aperi kiel
sinonimoj. Kaj tiuj du vortoj povas reprezenti la tuton aŭ parton de tiu
tuto. Mi ne povas diri, ke tiuj sencoj estas universalaj, sed mi kredas, ke
ili estas facile kompreneblaj almenaŭ en la tuta okcidento.

Ekz-e grande malsamaj popoloj parolas pri mara nivelŝanĝo, ne pri oceana
nivelŝanĝo, kiu kompreneble ne eraras, sed la unua ankaŭ ne eraras. Tamen
ReVo trovas tiun tradicion erara... En la komentario ĉe la difino de
"oceannivelo" oni argumentas per la ekzemplo de la Kaspia Maro. Tiu
argumento ja fuŝas, ĉar nomi tiun lagon maro estas tio, kio ja eraras. Maro
neniel estas sinonimo de lago. Tio okazas nur pro tradicio. ReVo do akceptas
tiun tradicion, sed paroli "marnivelo" ĝi male trovas konfuza. Nu, laŭ mia
malklera kompreno Revo sin kontraŭdiras, ĉar akceptas klare eraran tradicion
kaj repuŝas alian ne klare maltaŭgan.

Evidente ekzistas pli ol nuanco inter oceano kaj maro. Oceano portas la
ideon vasta, maro ne nepre. Sed oni povas neerare diri, ke la maro invadis
la urbon, eĉ kiam la maro estas "oceano".

Revo provas refuti en la difino "oceano" la  ideon, laŭ kiu oceano estas
dividebla. Kaj por tio uzas komparon inter Pacifiko kaj Eŭropo. Nu, oni
povas paroli "Pacifika Oceano" samkiel tiu povas diri "eŭropa kontinento".
Diri tion ne maleblas diri "kontinento Eŭropo". Kaj estas tute stranga, laŭ
mi, provi komparon inter la terminoj Pacifika Oceano kaj Orienta Eŭropo...
Pacifiko entute ne estas "situilo". Kiel do oni povas diri "Suda Pacifiko"
kaj "Norda Atlantiko"?

Mi opinias, ke Revo devas revizii tiujn difinojn kaj igis ilin malpli
arbitraj. Supoze, ke la vortaro tenos tian penson, oni almenaŭ elektu pli
konvinkajn argumentojn.

Sincere kaj respekte,

Fernando

Rispondere a