> Mi patrigxis cxi-semajne, kaj pro la sperto mi havas demandon.
> 
> Cxirkaux la feto en la utero estas amnia fluajxo. Kelkfoje dum la 
> naskado, kelkfoje jxus antauxe, la amnio rompigxas. En la angla, ni 
> diras pri la patrino ke "sxia akvo rompigxis". Cxu en Esperanto oni
uzas 
> tiun esprimon? Aux kiel oni esprimas tion?
> 
> Mi ecx ne vidis "amni-" en ReVo, kaj sub "akv-" mi ne vidas ion ajn pri 
> tiu esprimo. En PIV-2005, mi trovis "amnio", sed nenio pri la amnia 
> fluajxo, aux pri la termino "akvo" por tia fluajxo.

Saluton kaj gratulon al la gepatroj!
Filo aux filino?

Pri via demando, mi dirus se mi bezonus la esprimon: "la amniaposxo
rompigxis". France oni diras " elle a perdu les eaux". Do ne tiel mi
dirus en Eo. La vorto "posxo" placxas al mi tiuokaze.
La vorto "amnio" estas en mia vortaro de "G.Waringhien".

Multe da felicxo deziras Mireja al la bebo kiu brave trapasis la limon
por sin prezenti en la lumon de nia tero.
Mireja


Rispondere a