Mi patrigxis cxi-semajne, kaj pro la sperto mi havas demandon. Cxirkaux la feto en la utero estas amnia fluajxo. Kelkfoje dum la naskado, kelkfoje jxus antauxe, la amnio rompigxas. En la angla, ni diras pri la patrino ke "sxia akvo rompigxis". Cxu en Esperanto oni uzas tiun esprimon? Aux kiel oni esprimas tion?
Mi ecx ne vidis "amni-" en ReVo, kaj sub "akv-" mi ne vidas ion ajn pri tiu esprimo. En PIV-2005, mi trovis "amnio", sed nenio pri la amnia fluajxo, aux pri la termino "akvo" por tia fluajxo.
