> Sed kien oni irus? Google kaj Microsoft estas en la sama situacio > Nomu al mi grup-servon uzante kiun ni efektive apogus homajn rajtojn, > kaj mi vocxdonus por tuja translokigxo al tiu servo.
> mailman ^ce servilo reta-vortaro.de Jes, oni ja povas mem gastigi la servon per, ekzemple, "mailman". Alia eblo estas akcepti la inviton de "LINGUIST List", universitata servo, kiu klopodas gastigi kaj arkivigi kiel eble plej multajn diskutlistojn en la mondo pri la teoriaj kaj aplikaj lingvikoj. Ĝi uzas programaron de "Listserv". Ĝin apogas la usona Nacia Scienca Fonduso. Ĝia nuna listo de gastigataj kaj spegulataj listoj estas ĉe http://linguistlist.org/lists/get-lists.html Vi vidas tie, inter proksimume 140 listoj, liston "LEXICOGRAPHY" pri la vortariko kaj liston "ALGONQDICT" pri vortaroj de algonkviaj lingvoj. Por ekgastiĝigi liston, oni devas plenigi la formularon ĉe http://linguistlist.org/lists/inputmailinglist2b.cfm
