Russ Williams skribis:

> Cxiuokaze, la muzikinstrumenta uzo de "sur" versxajne estas en la
> lingvo ekde gxia komenco, kaj estas pluraj zamenhofaj ekzemploj de
> gxi...

Jes. Zamenhof uzis kaj "ludi sur instrumento", kaj "ludi instrumenton". 
Jen chiuj tiaspecaj Zamenhofaj ekzemploj en la Tekstaro de Esperanto:

   1. Ivan Kirillovich tre dikighis kaj chiam ludas violonon.

   2. Tie en la chambro oni ludas sur fortepiano.

   3. Grandaj nigraj akridoj ludis sur bushharmoniko.

   4. Vi ludas fluton.

   5. La doma instruisto ludos solon sur la fluto.

   6. Li estis la patro de chiuj, kiuj ludas harpon kaj fluton.

   7. Ili elserchu homon, kiu povoscias ludi harpon.

   8. Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo.

   9. La akvofeino ludas sur ora harpo.

Oni rimarku, ke ekzemploj 4 kaj 5 aperis en unu sama
alineo en Fabeloj de Anderson 3.

Zamenhofajn ekzemplojn kun "ludi per instrumento" mi
ne trovis en la Tekstaro.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a