--- In [email protected], "SIBAYAMA Zyun'iti" <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > > De Sibayama, > > Estas egale bone, se "li = virkato", > *Li ludas sur la gitaro, > *Li ludas sur la komputilo. > Kaj estas egale malbone, se "li = bubacxo". > > Nu, kial oni dezirus malfaciligi Esperanton, > enkondukante "sur" por abstrakta situacio?
Koran dankon al vi cxiuj pro viaj respondoj. Do, sxajnas ke la signifo 1e-a de "sur" cxi-rilatas: (figure) (Kun nominativo:) Prepozicio, enkondukanta komplementon kiu indikas portanton, posedanton aŭ suferanton de efiko, influo aŭ eco: beno estas sur lia kapoZ; Mia spirito estas sur viZ; li portis sur si la pekon de multajZ. La gitaro ja "portas" la muzik-ludadon. Same kiel komputilo "portas" la ludadon, kaj same la instaladon de ludoj. Oni povus aldoni tie cxi (cxe la klarigo de la signifo 1e-a de "sur") tiajn ekzemplojn, cxu ne? Amike, Stefo
