Probal: > mi konsentas kun Marc, ke tia uzo estas > _parenca_ al "songhi songhon", sed la > vortoj aperantaj post "songhi" estas aliaj > ol la substantivo "songho". tio estas io > leksike grava, char ekzistas aliaj verboj, > kies samradikaj objektoj ne estas tiel > anstatauigeblaj. oni povas dormi shtipan > dormon, sed oni ne povas dormi scenon, > dormi ke io okazis -- au dormi ion ajn > priskribeblan per substantivo alia ol "dormo".
Konsentite, necesas nuancigi. Mi celis, ke la sceno konsistigas la songxon mem, kaj ke tial "soongxo" estas anstatauxigebla per "sceno" en la sxablona esprimo "songxi songxon". Por "dormi" aux "ridi" necesus uzi aliajn vortojn ol "sceno" por anstatauxigi iliajn samradikajn objektojn: eble "ridi rideksplodon" kaj "dormi maltrankvilan sieston": la rideksplodo (resp. siesto) konsistigas la koncernan ridon (resp. dormon). Amike, Marc
