http://reta-vortaro.de/revo/art/labi.html#labi.0o

Karaj majstroj,

en tiu gloso, "labio", aperas cxe la portugala la traduko "consoante
labial". Nu, tio diras, ke "labio" estas "konsonanto, kiun oni prononcas per
lipoj" ("labial", en la potugala). La gloso mem ne temas pri fonetiko, nur
pri botaniko, do mi pensas, ke tiu traduko maltauxgas. Eble iu revulo devas
korekti tion. La tauxga traduko estus "corola labial" (lipforma korolo, kiel
la franca "corolle labiƩe"), kiu oni esperantigas tiam kiel "labio".

Verdire, mi trovas tiun esperantigon malnecesa (kial ne simple "lipforma
korolo"?), tamen kiu estas mi? Nek botanikisto, nek lingvistikisto. Cetere,
kie la referenco? La manko de referenco en esperantaj vortaroj fojfoje
gxenas min... Tiu manko ebligas kompreni, ke la gloso estas sugesto
de vortaro, ne uzajxo de fakverko, kaj ne cxiuj uzantoj scias, ke ReVo ne
sugestas terminojn.

Kore,

Fernando

Rispondere a