Saluton,
Mi ne bone komprenas vian uzon de "gloso" (cxu "vorto", "senco"...?),
cxiuokaze vi plene pravas, ke la portugala traduko estas malgxusta.
Supozeble la tradukinto miksis kun "labialo", kiu ja estas la naturisma
formo de "lipsono" aux "lipa konsonanto".
Ankaux via rimarko pri manko de fontindiko estas tute gxusta. Sed plejofte
kiam ili mankas, tio signifas, ke la vorto estis prenita de PV (la historia
bazo de REVO). Zorga redaktanto kompreneble aldonus tiun informon.
Kore,
Marc
Fernando:
><http://reta-vortaro.de/revo/art/labi.html#labi.0o>http<http://reta-vortaro.de/revo/art/labi.html#labi.0o>://reta-vortaro.de/revo/art/labi.html#labi.0o
>
>Karaj majstroj,
>
>en tiu gloso, "labio", aperas cxe la portugala la traduko "consoante
>labial". Nu, tio diras, ke "labio" estas "konsonanto, kiun oni prononcas
>per lipoj" ("labial", en la potugala). La gloso mem ne temas pri fonetiko,
>nur pri botaniko, do mi pensas, ke tiu traduko maltauxgas. Eble iu revulo
>devas korekti tion. La tauxga traduko estus "corola labial" (lipforma
>korolo, kiel la franca "corolle labiƩe"), kiu oni esperantigas tiam kiel
>"labio".
>
>Verdire, mi trovas tiun esperantigon malnecesa (kial ne simple "lipforma
>korolo"?), tamen kiu estas mi? Nek botanikisto, nek lingvistikisto.
>Cetere, kie la referenco? La manko de referenco en esperantaj vortaroj
>fojfoje gxenas min... Tiu manko ebligas kompreni, ke la gloso estas
>sugesto de vortaro, ne uzajxo de fakverko, kaj ne cxiuj uzantoj scias, ke
>ReVo ne sugestas terminojn.
>
>Kore,
>
>Fernando
>
>
>retposhtaj adresoj:
> por afishi mesaghon: [email protected]
> por aboni: [EMAIL PROTECTED]
> por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
> administranto: [EMAIL PROTECTED]
>
>URL:
>
><http://www.yahoogroups.com/group/revuloj>http://www.yahoogroups.com/group/revuloj
>
>