Resaluton, Marc!

Pri la vorto "gloso", se vi ne komprenis, do mi certe fusxis. Mi estis
kaptita de mia lingvo. En gxi, "gloso" signifas i.a. vorto de "glosaro"
("glossaire", france) kaj tio, glosaro, estas kvazaux sinonimo de "vortaro".
Mi pensis, ke tiuokaze gxi povas funkcii kiel la franca "article". Nu, cxiel
ajn mi ne plu uzos gloso'n kiel antauxe. Mi jxus legis en ReVo gxian gxustan
sencon.

Dankon pro la atentigo,

Fernando

Marc Bavant:

> Saluton,
>
> Mi ne bone komprenas vian uzon de "gloso" (cxu "vorto", "senco"...?),
> cxiuokaze vi plene pravas, ke la portugala traduko estas malgxusta.
> Supozeble la tradukinto miksis kun "labialo", kiu ja estas la naturisma
> formo de "lipsono" aux "lipa konsonanto".
>
> Ankaux via rimarko pri manko de fontindiko estas tute gxusta. Sed plejofte
> kiam ili mankas, tio signifas, ke la vorto estis prenita de PV (la
> historia
> bazo de REVO). Zorga redaktanto kompreneble aldonus tiun informon.
>
> Kore,
>
>         Marc
>

Rispondere a