Saluton, ion mi ne komprenas ĉu iu povas helpi al mi? Ekzemple: kiam mi rigardas en la reta vortaro reVo por la vorto "litorino", mi legas ke estas "litori.xml" kaj ne "litorin.xml" Same por "krizantemo": estas"krizan.xml" kaj ne "krizantem.xml". Male por "pampelmuso": estas "pampelmus.xml" do ĝuste tiu kiun mi atendis.
Mi intencas redakti novan artikolon por "operkulo" sed ne scias ĉu mi povas krei "operkul.xml". Mi bezonis plurfoje tiun vorton kiam mi priskribis litorinojn. Ankaŭ ĝi estas uzata por fiŝoj. Mi kontrolis ke oni trovas "opercul" en pluraj lingvoj do ne nur la franca, kaj ĝi estas en mia vortaro de G.Waringhien (1994). Kiel oni diras en via ĉiutaga lingvo por paroli pri tiu kovrileto kiu povas fermiĝi aŭ malfermiĝi kaj servas kiel ŝirmilo por la internaĵo de io (ingo, konko, tubo, ujo, alveolo de abelujo kaj tiel plu). Miaopinie "kovrilo" estas tro ĝenerala kaj ne bone taŭgas. Kion vi opinias? Mireja
