mireille:
> kiam mi rigardas en la reta vortaro reVo por la vorto "litorino", mi
> legas ke estas "litori.xml" kaj ne "litorin.xml"
...
> Male por "pampelmuso": estas "pampelmus.xml" do ĝuste tiu kiun mi atendis.
...
> Mi intencas redakti novan artikolon por "operkulo" sed ne scias ĉu mi
> povas krei "operkul.xml".

iam estis neceso konservi sesliterajn dosiernomojn.  nun vi povas uzi longajn
nomojn, do operkul.xml tauxgas.  ne gravas cetere kiun nomon vi uzas sur via
komputilo dum redaktado.  gravas nur tio, kion vi skribas sur la unua linio:

  aldono: operkul

elektante la nomon vi kontrolu, cxu ne jam ekzistas samnoma dosiero.  se jam
estus alia operkul.xml, vi devus krei operkul1.xml.

amike

jxeromo

Rispondere a