>> mireille: >> kiam mi rigardas en la reta vortaro reVo por la vorto "litorino", mi >> legas ke estas "litori.xml" kaj ne "litorin.xml" >> Male por "pampelmuso": estas "pampelmus.xml" do gxuste tiu kiun mi >> atendis. >> Mi intencas redakti novan artikolon por "operkulo" sed ne scias ĉu mi >> povas krei "operkul.xml".
> jxeromo > iam estis neceso konservi sesliterajn dosiernomojn. nun vi povas uzi longajn > nomojn, do operkul.xml tauxgas. ne gravas cetere kiun nomon vi uzas sur via > komputilo dum redaktado. gravas nur tio, kion vi skribas sur la unua linio: > > aldono: operkul > > elektante la nomon vi kontrolu, cxu ne jam ekzistas samnoma dosiero. se jam > estus alia operkul.xml, vi devus krei operkul1.xml. Dankon Jxeromo por viaj klarigoj kaj konsiloj. Ja, mi rimarkis ke foje estas aldono de 1 al dosiernomoj kaj mi ne komprenis kial. Mi provos aldoni "operkul.xml" al ReVo, sed ne asertas ke mi sukcesos :-) Kore kaj esperantiste salutas Mireja el plensuna Bretonio.
