Je 4/29/08, mireille:

[...]

Sergio:

>> Cetere, ĉu toro (ekz-e kringo) havas truon aŭ aperturon? (Ruse ĝi
>> havas truon.)

> Toro havas truon sed cilindra tubo havas kaj truo kaj du aperturoj

Kiel do vi eksciis, ke toro havas truon?  Kompreneble, estas tradicia
dirmaniero, sed laŭ viaj difinoj probable pli konvenus "aperturo" --
ne estas konsiderinda profundo.

Simile mi povus demandi pri la "butontruoj" en ĉemizo -- aŭ pri la
truoj en la butonoj mem (per kiuj oni alkudras la butonojn).  Fakte,
mi egale bone povus nomi ilin "truetoj" aŭ "aperturoj".

>>> Alia ekzemplo estas pri naskigxo de bebo:
>>> "Cxe la aperturo jen aperas la kapo" mi ne povas pensi
>>> "Cxe la truo jen aperas la kapo"

>> Por mi ĉi-kuntekste ambaŭ vortoj estas egale malkonvenaj.

> Kiel vi dirus?

Por eviti diversajn tabuojn mi prefere parolu pri la buŝo kaj lango.
Buŝo ĉefsence estas volumena kavo, do "truo" laŭ via distingomaniero.
La lipoj estas ĝia rando, do "aperturo" laŭ via distingomaniero.
Tamen mi dirus "elbuŝigi la langon", "la lango aperis el lia buŝo"
ktp.

Estas tamen amuza, ke la rusa lingvo pli proksimas al la skemo de
Mireja ol la franca, la rusoj pli zorge distingas inter la lipoj kaj
la buŝo (tio ne estas unua fojo ke Mireja prezentas atestojn pri sia
ruseca pensmaniero); kp

* целовать в уста (губы) = kisi en la lipojn
* embrasser sur la bouche = kisi sur la buŝo(n)

"Buŝa komunikado" ruse estas "lipa komunikado" (ĉar -- konforme al la
logiko de Mireja, la sonoj eliras tra la lipojn, kvankam ili formiĝas
pli profunde -- en la laringo, en la buŝo ktp); Jean la Bouche d'Or
estas ruse nek "Orbuŝulo" nek "ĤrisoSTOM" sed "Orlipulo"
(Златоуст) ktp.

Eblus diri, ke fakte la franca (kaj Esperanto) simple konfuzas la du
sencojn en la vorto bouche, buŝo: la sencon "aperturo" kun la senco
"kavo, truo".  Sed ĝuste tion mi ja asertas: malmulte sencas kaj
apenaŭ eblas distingi ilin.

[...]

> Estas aperturoj de kavoj kaj eĉ aperturoj povas esti inter du
> malsamaj medioj kiam io transiras de unu al la alia. Ekzemple de
> aero al akvo aŭ reciproke. Inter akvo kaj aero ĉu oni dirus truo?
> kavo?

Mi nomus tion nek truo nek aperturo.  Inter ili estas limo, lima
surfaco.

> Imagu ke vi estas ĉe rivereto kaj fiŝo subite kaptas kulon, vi
> rapide observis ĉe la akva aperturo nigran nazon sen povi ŝcii kian
> fiŝon.

Mi nepre ne uzus tie "aperturo"n.  Mi eble dirus "sur la akva spegulo
(surfaco) aperis io".  "Aperturo" en tia kunteksto estus por mi tute
enigma.

[...]

> La kunteksto helpas. Plie la vorto "aperturo" jam delonge ekzistas, eĉ
>  Zamenhof ĝin uzis samsence kiel mi.

Mi ne negas la ekziston de "aperturo", mi nur demandas pri ĝia utilo,
kiun vi opinias evidenta (kaj mi, almenaŭ dubinda) kaj montras la
malfacilaĵojn kiajn naskas tia redundo.  Ni eŭropanoj sekvas niajn
parolkliŝojn (toro havas truon), la homoj de aliaj kulturaj rondoj
devas perkerigi tiajn kliŝojn kiel arbitrajn malraciaĵojn.

Kaj mi tre dubas ke Z nomus la surfacon de lago "akva aperturo".

--
Sergio

Rispondere a