Bernhard:
>Antaux jaroj iuj ja malhelpis, ke en ReVo registrigxu "sinkrona", cxar
>lauxaserte "superflua". Cxu vi povas helpi al mi traduki la supre menciitan
>nocion sen "sinkrona"? ("tersamtempa orbito" laux mi estas nekontentiga).
Cxu?
>Pri kio temas, vi vidas tie cxi
>
>// http://de.wikipedia.org/wiki/Geosynchrone_Umlaufbahn
>
>aux en iuj el la aliaj lingvoj -
La cxina kapvorto sugestas: orbito "ter-sam-ir-a", "terkunpasxa" aux
"tersamtakta"...
Pli precize la cxinaj signoj (laux mia vortaro) tradukigxas al: tero /
globo / sama, kune kun/ pasxo, takto / vojo.
Mi ne pretendas, ke tiuj kunmetajxoj estas perfektaj, sed ili almenaux
estas facile kompreneblaj kaj neniel longaj, maloportunaj aux simile.
Pri "géostationnaire" mi vidos poste.
Kore,
Marc
>vi certe trovos iun, kiun vi povas lege
>kompreni (cxiuj havas "geosinkron", cxe la lasta nur aperas kestetoj sur mia
>ekrano).
>
>Cxu la difino de orbito kombinita kun tiu de astro en ReVo ne estas tro
>malvasta? Laux tio oni ne povus paroli pri "satelita orbito", kiu klare
>kontrauxas la uzon en cxiuj etnolingvoj en Viki.
>
>Cxu iu povas klarigi al mi, kion la ekzemplo-frazo cxe "orbiti" signifas? "
>kvazausatelitoj ... orbitas la Sunon apud najbareco de planedo" (... apud
>najbareco de planedo??? - cxu simple "proksime de planedo" ?? kial ReVo
>diskonigas tiel malklaran kaj malbonan stilon, tute nek modelan nek
>imitindan?) - cxu do kvazauxsatelitoj ja povas orbiti, kvankam ili laux ReVo
>ne estas astroj? Vd. ankaux enorbitigi: do satelitoj kaj orbito kune, ca va,
>comme même?
>
>Antauxdankon
>
>Bernhard
>
>
>P.S. Cxe la ekzemplo-frazo cxe orbito 3 mankas font-indiko: "tiu speco de
>fenomeno entrenigxas iom post iom en la orbiton de la hxemiaj sciencoj".
>Evidente gxi estas prenita el PIV. Sed tie la precia frazo estas "... de la
>**k**emiaj sciencoj". Iom mallojala sxteleto, cxu ne?
>
>
>------------------------------------
>
>retposhtaj adresoj:
> por afishi mesaghon: [email protected]
> por aboni: [EMAIL PROTECTED]
> por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
> administranto: [EMAIL PROTECTED]
>
>URL:
> http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>