Je 5/10/08, Marc: [...]
> La cxina kapvorto sugestas: orbito "ter-sam-ir-a", "terkunpasxa" > aux "tersamtakta"... > Pli precize la cxinaj signoj (laux mia vortaro) tradukigxas al: > tero / globo / sama, kune kun/ pasxo, takto / vojo. > Mi ne pretendas, ke tiuj kunmetajxoj estas perfektaj, sed ili > almenaux estas facile kompreneblaj kaj neniel longaj, maloportunaj > aux simile. Por mi "orbito" estas trajektorio, linio. Gxi povas esti elipsa, havi fokusojn ktp; sed mi ne komprenas, kiel orbito povas esti sinkrona, samtakta ktp. Se oni volas uzi tian terminon, oni devas redifini "orbito"n, alie okazas mensa kacxo. Normale mi dirus ke temas pri "penda sputniko" (kiu pendas super unu sama punkto de la tersurfaco). -- Sergio
