Viaj konsideroj ne estas malpravaj, sed cxu vi proponas solvon, cxu vi 
konkrete partoprenas en la evoluo de REVO? Min cxefe zorgigas la kohereco 
de REVO. Cxiomangxeman vortaron mi ne konsiderus vortaro de Esperanto. 
Neniu ekzistanta vortaro estas tauxga por traduki kiun ajn vorton 
tradukisto povas iam ajn renkonti. Ecx se li trovus tian vortaron (ecx en 
naciaj lingvoj tio ne abundas), la tradukisto devus dauxre rezoni, adapti, 
plu sercxi.

Kore,

         Marc

Bernhard:
>Vilhelmo:
>
> > Interesus min, per kio vi mezuris la malfortighon de la pozicio de
> > ReVo en la "vortara merkato"?
> > Kaj kio estas, lau vi, la vortara merkato?
> >
> > Vilhelmo Lutermano.
>
>Kio laux mi estas la vortara merkato, Vilhelmo,
>mi jam priskribis en mia mesagxo de la 9a de majo:
>
>"ReVo konkurencas sur la vortara "merkato" kun aliaj projektoj pri
>"klientoj":
>
>- kun Vikipedio
>- kun dulingvaj elektronikaj vortaroj (es-eo, sv-eo, nl-eo,[pt-eo] k.a.)
>- kun libroformaj vortaroj (PIV, Krause, De Diego, De Smedt, Benson, [Azari,
>Minnaja] k.m.a.)
>
>Kio estas gxia "plivaloro", kion gxi klarigas, kion oni aliloke ne same
>trovas aux trovas ecx pli bone aux pli klare aux detale aux fidinde? "
>
>Multaj konkurencaj vortaroj aperis nur post la ekesto de ReVo en 1997,
>multaj estas pli ampleksaj, multaj pli fidindaj, kelkaj program-teknike pli
>modernaj kaj pli facile manipuleblaj. ReVo fakte perdis sian
>kvazaux-monopolon. Por tradukantoj kaj specialistoj gxi ofte ne estas
>suficxe detala, por "lingvo-puristoj" ne suficxe kohera, fidinda kaj
>bonstila. Komencantoj ecx nek trovas "espresso" aux "baguette" en gxi (sed
>ekzemple en De Smedt) nek povas kompreni per gxi la terminon "tersinkrona
>orbito" uzata de iu cxina auxtoro, nek trovas la esperantan formon de la
>insulo Bali, nek tiun de la UK-urbo Danzig / Gdansk, nek, nek, nek.
>
>Denove: Kial homoj hodiaux ankoraux sercxu en ReVo kaj ne rekte en iu el la
>konkurencaj vortaroj / enciklopedioj?
>
>Bernhard
>
>
>------------------------------------
>
>retposhtaj adresoj:
>   por afishi mesaghon: [email protected]
>   por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
>   por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
>   administranto:       [EMAIL PROTECTED]
>
>URL:
>   http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>

Rispondere a