Dankon ankaux al vi Russ, Jes, precize la saman problemon mi havis:
> Sen kunteksto mi nur povas supozi ke temas pri ia pikado... cxu > lauxvorte aux metafore (por atentigi? por kapti? por vundi? por > mortigi? por sxerci?) mi ne scias. Ankorauxfoje pri la reago de Sergio: Almenaux hodiaux oni probable en la germana ne uzus "aufspießen" (lauxvorte meti sur lancon, surlancigi) en kunteksto de kart-ludo pri mono (eble antaux 100 jaroj estis alie [?]). Slange oni hodiaux eble dirus "abrippen" (ne uzu gxin, se vi babilas kun via avinjo) = senigi de cxiu karno gxis la ripoj, skeletigi. Do iom simila bildo kiel "nudigi" (senigi de mono), sed ecx pli forta: ne nur senigi de vestajxoj, sed ecx de la karno kaj muskoloj sub la vestajxoj, forpreni vere cxion. Do hodiaux eble: la kapitano tute senkarnigis / skeletigis min. Mirinde lerte li, kanajlo, manovras la kartojn. Sed mi ja ne volas "korekti" Superzam. La malnova traduko restu kara kiel gxi estas (ankaux "manovri la kartojn" estas bela kompare kun la sobra "kartludi", cxu ne?. Bernhard -----Ursprüngliche Nachricht----- Von: "Russ Williams" <[EMAIL PROTECTED]> An: <revuloj@yahoogroups.com> Gesendet: Freitag, 11. Juli 2008 06:50 Betreff: Re: [revuloj] ... la kapitano bone min forkis ... > 2008/7/10 Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]>: >> Cxu vi senpere komprenas tiun bildon de Z.? Kion do la kapitano faris? >> >> Mi devas konfesi, ke por mi kun mia germana fono ne estis klara sen la >> kunteksto. > > Sen kunteksto mi nur povas supozi ke temas pri ia pikado... cxu > lauxvorte aux metafore (por atentigi? por kapti? por vundi? por > mortigi? por sxerci?) mi ne scias. > > Iomete pensigis min pri sud-usona esprima "put a fork in it; it's > done" (enmetu forkon en gxin; gxi estas preta aux finita) kiu rilatis > lauxvorte al bakado (ke kuko estas finbakita), kaj poste igxis > gxenerala metaforo por diri ke io finigxis, sed mi certe ne supozis ke > Zamenhof aludis tiun (versxajne pli lastatempan) esprimon. :) > > amike > russ >