Interesa atentigo, Probal,

kiu regvidas nin al nia antauxa diskuto, cxu la Fundamento protektas la 
precizan rilaton terminon - nocion, cxu la precizan (iaman) semantikon. Cxu 
uzi la vorton "forko" en la senco de mangxilo do estas kontrauxfundamenta 
uzo?

Sed mi ja ne volas versxi nek novan oleon, nek nafton aux benzinon en la 
fajron. Kaj se estus nur, cxar ili farigxis tro multkostaj nuntempe ;-))

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "probal dasgupta" <[EMAIL PROTECTED]>
An: <revuloj@yahoogroups.com>
Gesendet: Freitag, 11. Juli 2008 07:28
Betreff: Re: [revuloj] ... la kapitano bone min forkis ...


karaj,

teme de forkado - ni certe chi-liste jam havis
okazon por rimarki, ke en la fundamenta tempo
forko estis tiu kamparana ajhego kaj forketoj
estis manghiloj, dum nun estas inverse (oni
manghas per forkoj kaj kamparanoj havas
forkegojn)?  mi simple ne memoras chu ni
iam chi-liste parolis pri tio -- sed eble ankau
tiu shanghigho efikas sur niajn hodiauajn
nepovojn kompreni la tiutempan stilon.

amike

probal


Rispondere a