--- On Fri, 7/11/08, probal dasgupta:
> teme de forkado - ni certe chi-liste jam havis okazon por rimarki,
> ke en la fundamenta tempo forko estis tiu kamparana ajhego kaj
> forketoj estis manghiloj, dum nun estas inverse (oni manghas per
> forkoj kaj kamparanoj havas forkegojn)?
La Fundamento difinas por FORK ambaŭ signifojn en la tradukoj rusa kaj
pola:
forko
<item lang="ru">вилы, вилка</item>
<item lang="pl">widły, widelec</item>
En ambaŭ okazoj la unua estas "forkego" (kamplaborista), kaj la dua
"forketo" (manĝilo).
En la reala uzo mi aŭdis "forko" egale aplikata por ambaŭ -- samkiel,
ŝajne, la germana Gabel havas ambaŭ signifojn.
--
Sergio