Bernhard: > P.S.: Kompreneble, James, oni ankaux povus pensi pri "malpermeso > cxirkauxiri" aux io simila. Cxu iu el la proponoj jam suficxas por via > traduka tasko aux cxu cxiuj gxis nun estas nekontentigaj?
Jes, mi kore dankas pro cxiuj kontribuoj! "Elirmalpermeso" sxajnas al mi pli komun-uza ol tiu "elirblokado". "kurfo" sonas al mi malnecesa novradiko (kiun mi notas en mia persona katalogo per la adjketivo "dediega" - lacigas min liaj tradukajxoj!). Rilate al la komento > Se temas pri nur unu homgrupo kaj ne pri la > gxenerala logxantaro, trinkejoj kaj restoracioj ne devus fermigxi. Iu jam atentigis, ke ekzemple judoj dum nazia tempo aux aliaj minoritatoj povis sperti tiun situacion de "elirmalpermeso". Cetere se temas pri deviga fermhoro de trinkejo, oni devus eble pensi pli pri la terminoj "enirmalpermeso" aux "elirdevigo", cxu ne? ;-) Amike =james=
