Je Ĵaŭdo 15 Julio 2008 14:26:39 jv skribis: > [...] > revene al la temo -- mi sentas malsaman sencon en "klero" kaj > "erudicio" respektive. versxajne ni devus konsideri la kritikon de > sergio, ke erudicio (ankaux aux nur?) koncernas la diversecon de > scioj. cxiuokaze gxi koncernas la kvanton de scioj, dum klero > konsistas en gxusta uzo de havataj scioj. > > oni kompreneble povas paroli sen la vorto "erudicio". la nuna difino > komencigxas per "multescia", kiu miasente bone tauxgas... kvankam > "multescia" suficxe memevidentas, ni povus enkonduki gxin kaj meti > referencon de "erudicia" al gxi?
- Jes, mi pensas ke tio estas bona solvo. Cetere, kial vi diras "kvankam"? Chiuj vortoj, ech tiuj kiuj "sufiche memevidentas", devas ja trovi sian lokon en ReVo, chu ne? > > specio > > Se mi bone memoras, ni diris ke la vorto specio estas superflua > > (krome ghi shajnas esti PIV-ajho kaj de tie iom disvastighis) > > ... > > ni devus fari, che "specio", EVI kaj resendon al "speco 3" > > mi korektos la fontindikon per pli frua "suplemento al plena vortaro > de esperanto", el 1953. la vorto do ne konigxis per piv. kial > "krome" cetere, cxu piveco estas per si mem malbonajxo? > > laux rapida reta esploro "specio" sxajnas abunde uzata de fakuloj aŭ > nefakuloj pri vivosciencoj. estas vere ke kelkaj lingvoj, interalie > la franca, vorte konfuzas la tre gxeneralan nocion "speco" kun la > scienca nocio "specio". - Mi ne dirus ke ili "konfuzas" ion, sed ke ili havas unu terminon por la pli speciala kaj la pli ghenerala senco de la nocio (mi ankau ne dirus ke temas pri du vere diversaj nocioj). Ankau la germana havas por ambau la terminon "Art" = speco. La vorto speco estas Fundamenta, kaj tiu estas tradukita, en la Fundamenta Vortaro, al la germana per "Art", kiu enhavas ghuste tiujn du aplikighojn de la nocio. Mi malkonsilas "korektadon" de la Fundamento tie kie ghi ne estas korektinda (enkonduko de nova radiko anstatau ekzistanta signifas korekti la Fundamenton, chu ne?). > e-o permesas tion - Ne, la Fundamento postulas tion. > , sed mi ne vidas kial oni > malrekomendu la precizan fakvorton "specio". - Mi ne dirus "fakvorto" (kiu estas uzata nur en fakaj rondoj de biologiistoj ktp), char se ghi estas la ghusta termino por "speco de vivantajhoj", ghi estas aplikenda en la ghenerala lingvouzo. Ghi ankau ne estas pli preciza ol "speco", kiam ghi aplikighas al vivantajhoj. Ghi estas ja pli strikta ol "speco", char ghi aplikighas ekskluzive al vivantajhoj. Sed kiam oni parolas pri vivantajhoj, tiu strikteco havas nulan funkcion, ghi estas pleonasmo, evitinda lau la principo de neceso kaj suficho. Pro tio mi konsilas malrekomendi tiun radikon. > > prioritato > > Jen kroma monstrajho, konsistanta ekskluzive el falsaj Fundamentaj > > vortoj: pri - or - it - at. Nepre markinda per EVI. La en ReVo > > montrata alternativo "antaueco" ne sufichas, necesas aldoni > > "antaurangeco", "unuarangeco", "chefeco"... > > se cxiu mistrancxo kun fundamentaj elementoj estas kialo de vortevito > mi suspektas, ke vi devos eviti multajn vortojn (inkluzive de via > familinomo). eble mi havos iam tempon por programeto kiu trovus tiajn > vortludojn... - Ni ne rekomencu praan debaton. Kompreneble tia mistrancho ne estas suficha kialo por kondamni tian vorton. Sed ghi estas chiukaze kialo por demandi sin chu ghi vere necesas. Kaj en tiu chi kazo ni havas la belan ekzemplon de samtempe 4 tiaj misgvidaj eroj! > "antauxeco", "unuarangeco" kaj similaj povas anstataŭi "prioritato"n > en multaj kuntekstoj. ili tamen malpli klare kunportas la ideon pri > kialo, motivo aŭ rajto je antauxeco, kiun "prioritato" enhavas. - Chu vi pensas ke "prioritato" havas en si "la ideon pri kialo, motivo au rajto je antaueco"? Mi ege dubas pri tio. > gxi > certe ne estas baza vorto, sed mi ne vidas klaran kauxzon por gxin > malrekomendi. rimarku, ke inter la ekzemplofrazoj de la koncerna > artikolo estas unu subskribita de akademiano r. korseti, kion mi > opinias bona subteno al tiu vorto. - Mi audas vin ridi che tio, do, vi konsentas ke, almenau por ni, autoritataj argumentoj ne estas argumentoj, chu ne? Amike, Vilhelmo. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)
