Saluton, karaj gesinjoroj!

Nuntempe mi bezonis uzi la jenan esperantigon: karambolo. Temas pri frukto
aux arbo origina de la hinduja regiono, ankaux konata en Usono (kaj eble
aliie) per la bela anglajxo "starfruit" (stelfrukto).

Nu, influita de mia lingvo, la portugala, mi uzis karambolo'n por la frukto
kaj karambolujo'n por la arbo (en la portugala, respektive, carambola kaj
caramboleira).

Poste, pro esploro en Vikipedio, mi rimarkis, ke en la enciklopedio
kontribuanto uzis kaj karambolfrukto'n kaj karambolarbo'n.

Cxu karambolfrukto frukto de la karambolarbo? Eble necesas decidi, kio estus
karambolo: cxu la frukto, la arbo aux ambaux? Eble ne malhelpegos se oni iam
uzos iom neformale karambolo'n kaj por la arbo kaj por la frukto, tamen iom
tauxgas pensi, kion la vorto signifus, por permesi pli precizan kaj formalan
uzon. Se gxi signifas la arbon, do tauxgas diri karambolfrukto'n; tamen, se
gxi signifas la frukton, tio ne necesus - tiuokaze oni dirus karambolujo'n
por la arbo.

Eble influita de mia lingvo, mi preferas nomi karambolo la frukton kaj
karambolujo la arbon. Sed verdire mi trovas multe pli malgxene uzi
karambolo'n por la frukto kaj karambolujo'n aux karambolarbo'n por la arbo,
cxar tio sxajnas al mi pli malgxena ol cxiam uzi karambolfrukto.

Mi volas koni viajn opiniojn pri tio.
Amike,

Fernando

Rispondere a