Je 7/30/08, Fernando:
> Saluton, karaj gesinjoroj! > Nuntempe mi bezonis uzi la jenan esperantigon: karambolo. Temas pri > frukto aux arbo origina de la hinduja regiono, ankaux konata en > Usono (kaj eble aliie) per la bela anglajxo "starfruit" > (stelfrukto). Via esperantigo karambolas kun vorto oficiala. Kaj mi ege malŝatas tiajn karambolojn. En la Reto mi vidas iom da "stelfruktoj": ,---- | Tamen fakuloj senprobleme parolu pri asterioj, AVEROOJ, fazeolusoj, | kupresoj kaj marsupioj. Kaj ni (beletristoj, instruistoj kaj nefakuloj | ĝenerale) parolu pri marsteloj, STELFRUKTOJ, fazeoloj, cipresoj kaj | ventropoŝoj, kun kiel eble plej malmulte da novaĵemo. Esperanto | restu simpla. `----[ http://www.kke.org.br/esperanto/dosiero/la_nova_piv.php ] Rimarku, ke se mi serĉus "karambolo"n, mi trovus multege da koliziaj sencoj, sed apenaŭ rimarkus la celitan botanikan. La homonimaj karamboloj estas granda malbonaĵo! [...] > Cxu karambolfrukto frukto de la karambolarbo? Eble necesas decidi, > kio estus karambolo: cxu la frukto, la arbo aux ambaux? Se vi elektus "stelfrukto"n, por vi ne estus problemo: "stelfrukto" estas frukto, stelfruktujo / stelfuktarbo estas vegetalo: ,---- | Stelfrukto estas bongustega! Mia patrino aĉetis stelfrukton kiam mi | estis tre juna. `----[ http://community.livejournal.com/esperanto/136427.html ] -- Sergio
