Fernando:
> Eble necesas decidi, kio 
> estus karambolo: cxu la frukto, la arbo aux ambaux? 

miaopinie tio estas etskala ekzemplo de la fama hezito "cxu ago, cxu 
ajxo?", kiun oni ofte esprimas per "cxu verba, cxu substantiva 
radiko?".  la teorio pri "gramatika naturo de radikoj" iel respondas 
la demandon pri ago/ajxo sed gxi ne disponas suficxan nombron de 
kategorioj por respondi ankaux la demandon frukto/arbo.  tio bone 
montras, ke la demando ne estas gramatika, sed semantika.

pardonu -- mi ne respondas vian demandon, sed mi ne povis deteni min 
de la rimarkigo.

jxeromo

Rispondere a