Je 8/13/08, Fernando:

> Karaj,

> la difino de Pange/o en ReVo estas iom mistrafa. Laux la difino
> Pangeo estus la unua prakontinento el kio dispartigxis la aliaj
> nunaj kontinentoj,

Tia estis la origina ideo de A.L. Wegner, kiu kreis la tutan
koncepton.

> tamen estis aliaj kontinentoj antaux ol Pangeo. Mi sugestas la jenan
> redifinon, okaze de tio, ke oni trovas tauxge refari gxin:

> - Pange/o: Superkontinento ekzistinta antaux cx. 250 milionoj da
>   jaroj, el kiu dispartigxis la nunaj kontinentoj.

> Motivo:

> - mi preferas la vorton superkontinento ol prakontinento, cxar tiu
>   estas la termino per kiu oni nomas Pangeon.

Tio estas alia ideo kaj alia termino.  La responda rusa artikolo en
Vikipedio http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%9F%D0%B0%D0%BD%D0%B3%D0%B5%D1%8F
uzas la terminon "protokontinent", kiu ekzakte respondas al "prakontinento".

Ambaŭ terminoj, "superkontinento" kaj "prakontinento", havas sencon,
kaj ambaŭ estas ne tute precizaj.  Oni povas paroli pri onta
superkontinento (solkontinento) "Pangeo Ultima", kiu ne estos do
"prakontinento"; kaj aliflanke, Laŭrazio kaj Gondvano ankaŭ estas
"superkontinentoj".

Probable pli preciza termino estus "solkontinento".

[...]

> Krome, mi havas gramatikan dubon pri la vorto "dispartigxi". Cxu io
> dispartigxas en iojn (Sergio! ;-)) aux ioj dispartigxas el io?

Ambaŭ estas ĝustaj: mi povas disverŝi akvon SUR LA TERON; kaj mi povas
disverŝi akvon EL LA SITELO.  "Dispartiĝi en iojn" indikas la finan
staton; "dispartiĝi el io" indikas la originon.  Tamen la dua estas
iom dubsenca, kaj anstataŭ la principe imagebla
(1) "La nunaj kontinentoj dispartiĝis el unu praa solkontinento"
mi preferus diri
(2) "La nunaj kontinentoj apartiĝis el unu praa solkontinento"

Aliflanke,
(3) "Pangeo dispartiĝis en Gondvanon kaj Laŭrazion"
ŝajnas al mi neriproĉebla.

--
Sergio

Rispondere a