Karaj, la difino de Pange/o en ReVo estas iom mistrafa. Laux la difino Pangeo estus la unua prakontinento el kio dispartigxis la aliaj nunaj kontinentoj, tamen estis aliaj kontinentoj antaux ol Pangeo. Mi sugestas la jenan redifinon, okaze de tio, ke oni trovas tauxge refari gxin:
- Pange/o: Superkontinento ekzistinta antaux cx. 250 milionoj da jaroj, el kiu dispartigxis la nunaj kontinentoj. Motivo: - mi preferas la vorton superkontinento ol prakontinento, cxar tiu estas la termino per kiu oni nomas Pangeon. - citi la daton malnecesigas ordigon, kiaj unua, dua, lasta, cxar tiu ordigo enirigus la difinon en tre disputataj teoriaj kampoj. Same, tio malnecesigas la prefikson pra-. - mi forigus la parto "laux geologia teorio", cxar verdire la plejmulto da geologiaj konoj estas eksplikataj de teorioj. Krome, mi havas gramatikan dubon pri la vorto "dispartigxi". Cxu io dispartigxas en iojn (Sergio! ;-)) aux ioj dispartigxas el io? Dankon al la auxtoro de la artikolo por permesi tiun diskuton kaj enirigi ja ne facile difineblan geologiajxon. F.
