> > Tia estis la origina ideo de A.L. Wegner, kiu kreis la tutan > koncepton.
Ne tiel, Sergio. Konsiderante, ke Gondvano kaj Lauxrazio estas partoj de la tektonika evoluo ekde Pangeo, laux Wegener Pangeo estas gxuste la lasta superkontinento; aux, rigardante de nun al la pasinteco la terhistorion - la unua "videbla", la unua rekonstruebla, tamen ne la fakte unua. Wegener ne diris, ke Pangeo estas la deirpunkto de la tektonika terhistorio, sed oni povas kompreni per lia laboro, ke Pangeo estas ia deirpunkto de la fanerozoika tektoniko (Fanerozoiko estas la lasta kaj nuna eono), ege kvankam dum la eka Fanerozoiko Pangeo ankoraux estis formigxanta. > > - mi preferas la vorton superkontinento ol prakontinento, cxar tiu > > estas la termino per kiu oni nomas Pangeon. > > Tio estas alia ideo kaj alia termino. La responda rusa artikolo en > Vikipedio > http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%9F%D0%B0%D0%BD%D0%B3%D0%B5%D1%8F > uzas la terminon "protokontinent", kiu ekzakte respondas al > "prakontinento". Nu, Sergio, nun la afero komplikigxas. Protokontinento ne tiom simple povas esti prakontinento, cxar tiu estas grava koncepto. Pri prakontinento, oni povas kompreni, ke temas pri ajna antauxa kontinento, dum pri protokontinento oni devas kompreni, ke temas pri la unuaj landamasoj formigxintaj dum Arhxaiko aux Arkeano (respektive laux Dudrich kaj NPIV), kiu estas la unua eono, t.e. antaux pli ol 2 miliardoj (bilionoj) da jaroj (oni nuntempe provas krei novan unuan eonon, Hadaiko aux Hadeano, tamen tio ankoraux diskutatas en la geologiaj rondoj). Ni povas akcepti, ke prakontinento = protokontinento, sed se mi bezonus uzi tiun terminon mi certe uzus la neologismon protokontinento, cxar gxi portas tiun gravan geologian sencon pri landamasoj, kiuj formis la unuajn kontinentojn mem. Se la rusa vikipedio uzas protokontinento por difini Pangeo, gxi mistrafas, cxar uzi protokontinento por superkontinento laux la ReVa modo estas ja "evitinde" :-), ia nerigora, nescienca maniero uzi tiun terminon. Ambaŭ terminoj, "superkontinento" kaj "prakontinento", havas sencon, > kaj ambaŭ estas ne tute precizaj. Oni povas paroli pri onta > superkontinento (solkontinento) "Pangeo Ultima", kiu ne estos do > "prakontinento"; kaj aliflanke, Laŭrazio kaj Gondvano ankaŭ estas > "superkontinentoj". Superkontinento ne portas sencon pri tempo, dato. Superkontinento portas sencon pri dimensio, do estas ja relativa kaj ne tute preciza, kiel vi diris. Ni komforte parolas pri superkontinento rilate al Gondvano kaj Lauxrazio, sed se ni pensas pri ili rilate al Pangeo, ili estas subkontinentoj. Tiu relativeco ja ne gxenas nin. Sed pri Pangeo mem, gxi estas nur superkontinento, cxar gxi estis la sola kontinento de tiu erao, do pri Pangeo tiu estas preciza kaj suficxa difino. Probable pli preciza termino estus "solkontinento". Interesa konstruajxo, mi konsentas, kara, tamen ne uzata, cxefe rilate al la faka superkontinento. [...] > > > Krome, mi havas gramatikan dubon pri la vorto "dispartigxi". Cxu io > > dispartigxas en iojn (Sergio! ;-)) aux ioj dispartigxas el io? > > Ambaŭ estas ĝustaj: mi povas disverŝi akvon SUR LA TERON; kaj mi povas > disverŝi akvon EL LA SITELO. "Dispartiĝi en iojn" indikas la finan > staton; "dispartiĝi el io" indikas la originon. Tamen la dua estas > iom dubsenca, kaj anstataŭ la principe imagebla > (1) "La nunaj kontinentoj dispartiĝis el unu praa solkontinento" > mi preferus diri > (2) "La nunaj kontinentoj apartiĝis el unu praa solkontinento" Bone! Apartigxi certe pli bonas ol dispartigxi tiuokaze. Aliflanke, > (3) "Pangeo dispartiĝis en Gondvanon kaj Laŭrazion" > ŝajnas al mi neriproĉebla. :-) F.
