Karaj,

Mi ne sxatas vidi la ligon al Vikipedio en la sama linio de 
kapvortoj.  Mi preferas, ke gxi estu en la lasta linio de la 
difinteksto.

Jene:
Makedonio
GEOG
1.  Makedonio estas sendependa respubliko ankaŭ konata kiel 
    Iama Jugoslavia Respubliko Makedonio. [1]. 
2.  Makedonio estas kultura landoparto de Grekio. [2]. 
[ĉe Vikipedio]

Amike,
Vastalto

>Kara Russ,
>
>via kritiko estas logika, sed ReVo ne :-)
>Mi nun adaptis laux via propono, sed mi pli sxatis [Viki].
>
>Vidu novan version:
>http://reta-vortaro.de/revo/art/makedoni.html
>
>Friday, August 15, 2008, 11:52:52 AM, Russ/vi skribis:
>RW> Mi preferus "Vikipedio" anstataux "Viki" aux "Vikio", cxar "vikio"
>RW> estas gxenerala programa tehxnologio, kiun uzas ne nur Vikipedio sed
>RW> multegaj aliaj vikioj cxe multegaj retpagxaroj. Nova uzanto povus
>RW> facile mispensi ke temas pri ia ReVo-vikio.
>
>RW> kio pri ligo kiel "[cxe Vikipedio]" ?
>
>-- 
>amike
> Wieland                            mailto:[EMAIL PROTECTED]
>

Rispondere a