De Sibayama, Mi estas por Hirotaka, ke la ligo al Vikipedio > estu en la lasta linio de la difinteksto. kun praktika konsidero. Ecx en Esperanto, unu vorto havas plurajn sencojn, klarigatajn en apartaj vikipediaj artikoloj. Tiam, ligi cxe kapvorto ne multe utilas.
Ekzemple, vidu "muso"-n cxe REVO; 1. (Zoologio) Genro el familio musedoj,... 2. (Komputilo) Enigilo (dialoga disponajxo) kiun la uzanto movas ... Kaj, cxe Vikipedio, Muso ... disprancxiga pagxo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Muso Muso (besto) : http://eo.wikipedia.org/wiki/Muso_(besto) Komputila muso: http://eo.wikipedia.org/wiki/Komputila_muso Do REVO-flanke, estas du eblecoj, (1-a ebleco, po cxiu senco) 1. (Zoologio) ligo vikipedia al Muso (besto) 2. (Komputilo) ligo vikipedia al Komputila muso (2-a ebleco, post cxio) 1. (Zoologio) 2. (Komputilo) ligo de 1 al vikipedia Muso (best), de 2 al vikipedia Komputila muso
