Bernhard:

>pro la reago kaj la posta diskuto. Mi nur volas komenti pri "same bonsonaj".
>
>Cxu oni gxenerale prononcas "malnov-greka" aux cxu fakte "malnof-greka"?

Cxar la "g" de "greka" estas vocxa, mi supozas, ke por neniu malfacilas 
prononci "malnov" kun vocxa "v". En "malnovfranca" aux "malnovpapua" la 
senvocxigo estas pli probabla, sed miaopinie ne gxena.


>Estas iom simila demando kiel tiu al Fernando, cxu li vere prononcas
>"spontane-a" aux cxu fakte "spontane-ja".

Mi vere prononcas "spontanea". Ofte mi auxdis faman anglalingvanon prononci 
"idejo", sed tio ne malhelpas komprenon.

>Cxu eble la komuna prudento ne uzas "psiĥopatologiistoj", sed laux PIV
>"psiko-patologoj" (7aOA; en nescienca kunteksto eble "mens-kuracisto"),
>simple cxar la unua estas malfacile prononcebla? Faru foje etan ludon inter
>viaj konatoj kaj petu ilin lauxtlegi la frazon de Renato:
>
>"Laŭ mistero klarigebla nur fare de psiĥopatologiistoj, la "simplaj"
>parolantoj devis defendi sian lingvon kontraÅ­ la homoj, kies tasko estis la
>defendo de la lingvo."

Mi certas, ke kun iom da trejnado la malfacilo estas venkebla.

Kore,

Marc



Rispondere a