Saluton.

El la ReVo:

Titano =  En greka mitologio, unu el gigantoj, kiuj provis invadi Olimpon.


Ĉu?
Kie oni trovis tiun ĉi difinon?
Ĉu eble en la mitologiaj italaj filmoj kun Giuliano Gemma? :)
Bonvolu pli bone kontroli la difinojn.

La Titanoj estas pli simple la filojn kaj la idojn de Urano kaj Geo.
La unuaj olimpaj dioj estas fakte tiuj titanoj kiuj estas filoj de la Titano 
Krono.

Esiodo nomigis la Gigantojn Titanoj, ĉar ankaŭ ili estas (la monstraj) idoj de 
(la sango de) Urano kaj Geo. Ĉiuokaze estas pli korekte distingi Titanojn de 
Gigantojn kaj do Titanomakion de Gigantomakio.

La Titanomakio estas la batalo inter la filoj de la Titano Krono (t.e. la 
olimpaj dioj) kaj iliaj gepatroj (kaj onkloj), do ĝi estas dinastia batalo.
Finfine, la olimpaj dioj venkis.

La Gigantomakio estas la batalo inter la sang-filoj de Urano kaj la olimpaj 
dioj (kiuj estas fakte iliaj nevoj) por venĝi la fratrojn (la unuaj Titanoj). 
La patrino Geo instigis la Gigantojn batali kontraŭ la "nova" dinastio kreita 
de la filoj de Krono, do ĝi estas klanvenĝo.
Memkompreneble, la olimpaj dioj venkis.

Kiel Otto instruas, la mito paŭsis la historion, kaj la bataloj inter olimpaj 
dioj kaj ne-olimpaj dioj estas la batalo inter la helenaj praloĝantoj (kiuj 
havas teran diaron... fakte Urano estas ĉiukaze filo de Geo) kaj la "novajn" 
Helenojn (kiu havas ĉielan diaron) kaj do la anstataŭiĝo de la originaj kampaj 
loĝantoj kun per la enmigrinta, eks-nomada, ĉasanta kaj militema gento.
[Notu: en la du bataloj, Titanoj kaj Gigantoj uzis ĉefe ŝtonegojn kaj 
bastonegojn, male la olimpaj dioj (plus Heraklo) uzis sagojn (kaj fulmosagojn), 
glavojn kaj lancojn.]
Memkompreneble, ĉar en la historio venkis la Helenoj, en la mito venkis la 
olimpaj dioj. :)

Fine, Titano estas ankaŭ la patronomo de Helio (la Suno), kiu estas la filo de 
Iperione (tiu el unuaj Titanoj, kiu estis antonomazie Titano), kaj la sesa 
satelito de Saturno.

Olimpe via... :)

Antonio Codazzi

Rispondere a