Mi pensas ke ni nepre forlasu la metodon, videblan che "shati", difini fundamentan vorton per neoficiala vorto. Ni legas tie: "shati. 1. Aprezi [sekvas ekz-oj]; 2. Volonte uzi, fari ion [sekvas ekz-oj]"
Cetere sekvas Rimarko, lau mi ne ghusta: "En la tradicia lingvouzo (tiu de Zamenhof kaj PIV) „ŝati" indikas pli altan estimon ol „ami"; sed en la reala lingvo moderna la situacio estas inversa: „ŝati" sence proksimas al „plaĉi" (sed kun alia regado), dum la praan sencon oni preferas esprimi per nova verbo (aprezi aŭ apreci)." Mi ne komentu la eldiron pri la rilato inter shati kaj ami, sed la lastan parton "la praan sencon oni preferas esprimi per nova verbo (aprezi au apreci)." Unue, ne la senco esta praa, sed eventuale la uzo de tiu vorto por tiu senco. Kaj due, mi kontestas tiun aserton. Almenau en la parola lingvo (ineralie de tre shatata kantisto kaj tradukisto) mi ofte audas "mi ne shatas lin" ktp. Pri "aprezi / apreci": Jes, se tia vorto necesas, mi konsentus pri la formo "aprezi", char ekz-e "apreco" estas eco de apro. Sed mi tute ne komprenas, kial diable oni devas distingi shaton de homo au ago disde shato de manghajhoj au frandajhoj per nova radiko. Nu, parolantoj de latinidaj lingvoj eble sentas sin pli hejme che "aprezi"... Sed tio ne povas esti la principo de ReVo. Krome: che "shato: 1. Opinio de tiu, kiu shatas. 2. Shatateco.": Ne temas nur pri opinio, sed ankau pri sento. Do: "1. Opinio aŭ sento de tiu, kiu shatas. ..." Kaj, se vere estus tiel kiel diras la supre menciita aserto de la Rimarko, oni devus, anstatau "... 2. Shatateco" skribi "2. Aprezateco". Sed kiel dirite, mi kontrauas tion. Mi proponas transpreni la difinojn de PIV, kiuj chi-kaze tute bone spegulas la efektivan nuntempan lingvouzon. Vilhelmo. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)
