Mi aldonus, ke "demonstri" anstataŭ "pruvi" estas malnecesa kaj
evitinda strangaĵo.


--- On Mon, 8/25/08, f_sophia wrote:

> Antaŭ ne longe mi foliumis la ReVon kaj mi trafis la
> vorton "logiko".

> Oj! Jen la terura filmo "Hilbert kontraŭ
> Wittgenstein"!
> Memkompreneble por elteni la teruran vidon pri tiu filmo,
> mi iris en la kuirejon kaj mi prenis tortotranĉon de la
> "Godel-kuko". :)

> Bonvolu legi:
> "Matematika logiko": Branĉo de matematiko,
> studanta la formalajn rilatojn inter propozicioj kaj ilian
> aplikon al la demonstrado de matematikaj teoremoj.


> Ĉu?
> Ĉu "branĉo de matematiko" ĉu "demonstrado
> de matematikaj teoremoj"?

> Unue, la logiko estas logiko.
> Ĝi estas studita de matematiko kaj de filozofio, sed ĝi
> NE estas ili.

> Due, la matematika logiko, pli bone konata kiel simbola
> logiko aŭ formala logiko, ne estas "alia" logiko
> (kiel, ekzemple, la svaga logiko).
> "Ruĝo estas ruĝo" kaj "5=5" estas
> logike la sama konstruo.
> Ĝi estas "matematika" ĉar ĝi estas
> signo-bazita kiel matematiko.

> Trie, la matematika/formala/simbola logiko simple estas la
> nuntempa logiko sendistinge inter filozofio kaj
> matematiko... do ĝi ne utilas nur por la demonstrado de
> matematikaj teoremoj, sed ĝi utilas por demonstri la
> validecon de ĉia inferenco!

> Kvare, la elvojiga vorto "filozofia logiko"
> signifas tradicia (helena, mezepoka, moderna*) logiko aŭ
> ĉiukaze tradiciostila.

> Kvine, la difino en la ReVo paŭsas la kialon kiu pelis
> Frege al formaligo de la logiko (sed la kialo estas malsama
> afero ol la rezulto).

> ...N-e, krome la logiko subtenas pensokapablon... do ankaŭ
> filozofion kaj matematikon... kaj do ĝi ne estas
> "parto" de ili.


> Fine, la difino en ReVo estas redaktenda.

> Logike via... :)

> Antonio Codazzi



      

Rispondere a