Je 8/25/08, mjb0: > Tio signifas, ke vi konsentas kun la cetero, cxu? Hm, ne tute. Se tio vin interesas:
[...] >> --- On Mon, 8/25/08, f_sophia wrote: >> Antaŭ ne longe mi foliumis la ReVon kaj mi trafis la >> vorton "logiko". [...] >> Bonvolu legi: >> "Matematika logiko": Branĉo de matematiko, studanta la formalajn >> rilatojn inter propozicioj kaj ilian aplikon al la demonstrado de >> matematikaj teoremoj. >> Ĉu? >> Ĉu "branĉo de matematiko" Jes. >> ĉu "demonstrado de matematikaj teoremoj"? Ne. Mi ne dirus "demonstrado", samkiel mi ne dirus en tia frazo "showing" angle aŭ "показ" ruslingve; kaj ne temas speciale pri la teoremoj. Pri la teoremoj zorgas pluraj fakoj, kiuj cetere profitas la nociaron kaj simbolaron de la matematika logiko. >> Unue, la logiko estas logiko. Ne estas klara, kio estas "la logiko". >> Ĝi estas studita de matematiko kaj de filozofio, sed ĝi NE estas >> ili. Ne evidentas, ĉu "matematika logiko" estas logiko; ekz-e "matematika fiziko" estas (almenaŭ en la rusa tradicio) branĉo de matematiko. >> Due, la matematika logiko, pli bone konata kiel simbola logiko aŭ >> formala logiko, ne estas "alia" logiko (kiel, ekzemple, la svaga >> logiko). Ĝi estas parto de multe pli vasta fako. Do, temas pri iom speciala parto. Frege kaj Peirce studis diversajn problemojn de "matematika logiko", kiujn mi ne konsiderus apartenantaj al la "formala logiko". Ekz-e la nomojn, pragmatikon ktp. >> "Ruĝo estas ruĝo" kaj "5=5" estas logike la sama konstruo. Tamen ne ĉiu konstruo de la klasika logiko validas en la konstruiva matematiko. >> Ĝi estas "matematika" ĉar ĝi estas signo-bazita kiel matematiko. Ankaŭ la "svaga logiko" ĉi-supre menciita uzas matematikan simbolaron. >> Trie, la matematika/formala/simbola logiko simple estas la >> nuntempa logiko sendistinge inter filozofio kaj >> matematiko... do ĝi ne utilas nur por la demonstrado de >> matematikaj teoremoj, sed ĝi utilas por demonstri la >> validecon de ĉia inferenco! Mi konsentas ke ĝi ne estas limigita per la kampo matematika, tamen mi opinias ke ekzistas partoj de logiko kiujn la "matematika logiko" ne kovras. >> Kvare, la elvojiga vorto "filozofia logiko" signifas tradicia >> (helena, mezepoka, moderna*) logiko aŭ ĉiukaze tradiciostila. Temas ne nur pri la stilo, sed ankaŭ pli la esplortereno. La reala lingvo estas afero tre tradicia, tamen ĝian logikon la matematika logiko ne plene kovras: estas pli malsimplaj kvantoroj, ekzistas modaloj ktp. >> Kvine, la difino en la ReVo paŭsas la kialon kiu pelis Frege al >> formaligo de la logiko (sed la kialo estas malsama afero ol la >> rezulto). La kialo plu pelas la esploristojn plivastigi la studokampon. Ĉar la ambicio de Frege estis pli vasta ol la realaj atingoj de la nuntempa matematika logiko. [...] -- Sergio
