En ReVo, ankri havas nur netransitivan difinon ("Restadi en loko, kie
oni jxetis ankron"), do sxipo povas ankri.
En PV1964, ankri havas tiun saman netransitivan difinon (versxajne la
fonto por ReVo).

Sed...

En PIV2002 kaj PIV1970, ankri havas nur transitivan difinon ("Fiksi
per ankro"), do oni povas ankri sxipon.  PIV2 uzas "ankrumi" kiel la
ReVo-version de ankri ("Esti ankrita...")
En eo-en-vortaro de Butler, ankri estas transitiva ("ankri sxipon")
En en-eo-vortaro de Benson, ankri estas transitiva.

http://www.esperanto.mv.ru/MaristaTerminaro/MaristaTerminaro.html uzas
gxin PIVe ("la sxipo ankrigxas", "la sxipo estas ankrita", ktp)
http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/marvortareto.html kaj
http://egalite.freeweb.hu/sxipo/gloso.htm evitas uzi la radikon ankr-
kiel verbon.
http://www.karapaco.de/u/B.Traven/terminaro.html tute evitas la radikon ankr-.

Mi sercxis uzon de ankr\VF cxe http://tekstaro.com/serchi/ kaj trovis:
1 trovo en Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono

, dezirante vidi, kion ili kunportas. La generalo ankris apud la
malbordo kaj eksciis, ke ĉeestas sur

1 trovo en Vespera ruĝo anoncas ventegon

li havas jam sufiĉe, li veturis al la kolonio kaj ankris ĉe la plej
proksima bierfarejo, por ke li re

19 trovoj en Mortula ŝipo

ipoj, la kunmanĝado kun la maristaro de ŝipo, kiu ankras enhavene. La
laboristo, kiu havas bonan labo
(kaj similaj)

http://www.google.com/search?as_q=ankris&hl=eo&lr=lang_eo rivelas ke
plejparte ankri estas uzata netransitive (do "sxipo ankras" anstataux
"oni ankras sxipojn").

Lernu instruas tiel:
http://eo.lernu.net/lernado/gramatiko/seppik/lec18.php

Do kial PIV sxangxis la sencon kaj Butler kaj Benson kaj tiu
MaristaTerminaro.html ankaux uzas gxin transitive (cxu nur pro influo
de PIV)?  Cxu iu havas pli da konkreta informo/konsilo pri la "gxusta"
difino de ankri?

ankre,
russ

Rispondere a