Ial mi cxi-posttagmeza reago ne naskis mesagxon. Gxi supozeble venos poste. 
Mi nun nur reagos al parto de la mesagxo de Berhnard

>ankri jeter l'ancre [do tr], mouiller; [sed ankaux] ~adi être en mouillage
>[do ntr]; de~igxi lever l'ancre, appareiller [do ntr].

Estas pli komplike: "jeter l'ancre" estas same netransira kiel "être en 
mouillage", sed montras la agon. Post "jeter l'ancre" ne povas aperi 
objekto. Tio tamen povas respondi al la transira signifo de "ankri" en 
absoluta konstruo: "nous avons jeté l'ancre à Marseille" = "ni ankris [la 
sxipon] en Marseille".

Por cxion kompliki la franca verbo "mouiller" havas ambaux signifojn 
(halti, restadi).

Se ni rigardas de la sama Grsojean-Maupin lian Dictionnaire complet 
français-espéranto ni trovas cxe "ancre" (ankro):

         jeter l'ancre: jxeti la ankron, ankr(igx)i
         lever l'ancre: levi la ankron, deankrigxi
         être à l'ancre: ankradi, resti cxe ankro

Por "ancrer" (transira en la franca): ankri
Por "mouiller" kaj "être au mouillage": ankradi

Kore

Marc



At 28/08/2008 21:27, you wrote:

>Cxe Nomura "Zamenhofa Ekzemplaro" ankr- mankas.
>
>En Marista Terminaro 1908 (do faka uzo) laux Russ nur tr
>
>Cxe Kabe 1911 nur ankro, ne ankri.
>
>Cxe Wüster, Enciklopedia Vortaro 1922 (manuskripto de 1918):
>
>1. ~i Mar, tek kp. radikenigi  verankern [do tr] ~i sin fig. kp. ~o [tie
>mal~i sin den Anker lichten]
>2. ~i abs. = ankri sin aux sxipon
>
>Do evidente: klasika uzo = tr
>
>Poste venas PV 1930/1934 = ReVo kaj jen ntr. Kial la sxangxo?
>
>Por kompreni PV 1930 = ReVo kutime suficxas kontroli en Dictionnaire Complet
>eo-fr 1910, 3a 1924 de Grosjean-Maupin (la cxefa auxtoro de PV, sekve PV
>forte bazigxas sur eo-fr 1910 ss):
>
>ankri jeter l'ancre [do tr], mouiller; [sed ankaux] ~adi être en mouillage
>[do ntr]; de~igxi lever l'ancre, appareiller [do ntr].
>
>Poste PIV 1970 denove regvidas al la origina, klasika uzo - kaj ReVo
>rejxetas tutan generacion de rapidaj ret-uzantoj en la malhelajn abismajn de
>la 1930-aj: Unu pasxo antauxen, du malantauxen kiel cxe "ofendi legxon aux
>geografion".
>.
>Cxe Matubara "kombineblaj vortoj" nur:
>
>ankri apike (do probable abs. [?])
>
>Krause eo-de 1999 fine fidele havas cxiujn tri:
>
>1. ~i tr verankern ankaux teknike
>2. ~i abs. Mar ankern
>3. ~i netr. fig. wurzeln (in en) ankri en ideo
>
>Kaj tio probable estas bona priskribo de la fakta uzo.
>
>Eble oni trovas ankoraux ion en
>
>Waringhien, Gaston (1973)
>Maristaj terminoj en recenzo
>REo 1973/2, p. 35
>Pri terminoj "slupo", "luva", "lea", "ankrosokoj", menciitaj en recenzo de
>K. Ruig en REo 1972, p.213 (??)
>
>// http://www.esperantoland.org/ebea/
>
>Dankon al Russ pro la atentigo kaj bela ekzemplo.
>
>Bernhard
>
>-----Ursprüngliche Nachricht-----
>Von: "Russ Williams" <[EMAIL PROTECTED]>
>An: <[email protected]>; <[EMAIL PROTECTED]>
>Gesendet: Donnerstag, 28. August 2008 10:27
>Betreff: [revuloj] ankri - sxipoj ankras, aux oni ankras sxipojn?
>
>
> > En ReVo, ankri havas nur netransitivan difinon ("Restadi en loko, kie
> > oni jxetis ankron"), do sxipo povas ankri.
> > En PV1964, ankri havas tiun saman netransitivan difinon (versxajne la
> > fonto por ReVo).
> >
> > Sed...
> >
> > En PIV2002 kaj PIV1970, ankri havas nur transitivan difinon ("Fiksi
> > per ankro"), do oni povas ankri sxipon.  PIV2 uzas "ankrumi" kiel la
> > ReVo-version de ankri ("Esti ankrita...")
> > En eo-en-vortaro de Butler, ankri estas transitiva ("ankri sxipon")
> > En en-eo-vortaro de Benson, ankri estas transitiva.
> >
> > http://www.esperanto.mv.ru/MaristaTerminaro/MaristaTerminaro.html uzas
> > gxin PIVe ("la sxipo ankrigxas", "la sxipo estas ankrita", ktp)
> > http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/marvortareto.html kaj
> > http://egalite.freeweb.hu/sxipo/gloso.htm evitas uzi la radikon ankr-
> > kiel verbon.
> > http://www.karapaco.de/u/B.Traven/terminaro.html tute evitas la radikon
> > ankr-.
> >
> > Mi sercxis uzon de ankr\VF cxe http://tekstaro.com/serchi/ kaj trovis:
> > 1 trovo en Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono
> >
> > , dezirante vidi, kion ili kunportas. La generalo ankris apud la
> > malbordo kaj eksciis, ke ĉeestas sur
> >
> > 1 trovo en Vespera ruĝo anoncas ventegon
> >
> > li havas jam sufiĉe, li veturis al la kolonio kaj ankris ĉe la plej
> > proksima bierfarejo, por ke li re
> >
> > 19 trovoj en Mortula ŝipo
> >
> > ipoj, la kunmanĝado kun la maristaro de ŝipo, kiu ankras enhavene. La
> > laboristo, kiu havas bonan labo
> > (kaj similaj)
> >
> > http://www.google.com/search?as_q=ankris&hl=eo&lr=lang_eo rivelas ke
> > plejparte ankri estas uzata netransitive (do "sxipo ankras" anstataux
> > "oni ankras sxipojn").
> >
> > Lernu instruas tiel:
> > http://eo.lernu.net/lernado/gramatiko/seppik/lec18.php
> >
> > Do kial PIV sxangxis la sencon kaj Butler kaj Benson kaj tiu
> > MaristaTerminaro.html ankaux uzas gxin transitive (cxu nur pro influo
> > de PIV)?  Cxu iu havas pli da konkreta informo/konsilo pri la "gxusta"
> > difino de ankri?
> >
> > ankre,
> > russ
> >
>
>
>------------------------------------
>
>retposhtaj adresoj:
>   por afishi mesaghon: [email protected]
>   por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
>   por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
>   administranto:       [EMAIL PROTECTED]
>
>URL:
>   http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>


Rispondere a