Gratulon pro la detala analizo kaj prezento de la problemo. Atentu, ke iuj 
senobjektaj uzoj tamen estas transiraj. La ekzemplo "ni devis ankri [la sxipon] 
ĝis la difekto estis riparita" en REVO estas gxuste tia: absoluta uzo de 
transira verbo, do la ekzemplo ne kongruas kun la difino. Eble restas por 
esplori de la flanko de PV kaj de VdE. Se vere la uzado hezitas, REVO povas 
respeguli tion (du sencoj por "ankri", derivajxo "ankrigxi" ktp). 

Se la demando ne trovas solvon cxi-liste, vi povas transdoni gxin al la 
Akademio (Akademia konsultejo). Eble temas pri io konata.

Kore,

Marc

> Message du 28/08/08 10:27
> De : "Russ Williams" 
> A : [email protected], [EMAIL PROTECTED]
> Copie à : 
> Objet : [revuloj] ankri - sxipoj ankras, aux oni ankras sxipojn?
> 

Rispondere a