Sergio Pokrovskij wrote: > --- On Wed, 9/10/08, Joop Eggen wrote: > >> ... > > (La okcidentanoj ofte preferas kursivigi ol uzi la citilojn; kaj tia > kursivo facile perdiĝas ĉe kopiado. Krome, ĝi malagrable impesas la > leganton -- almenaŭ min -- kiel malkonvene mislokita emfazo, io > histeria. Ankaŭ la teksto aperas iel taŭzita. Mi ege preferas pli > klarajn kaj estetike malpli nervozigajn citilojn. Probable la motivo > por uzi la kursivon estas banala avareco -- oni volas ŝpari du signojn > sur la papero.) >
Kiam mi estis juna, antaŭ komputiloj, anglalingve titoloj en presita teksto aperis en kursivo, same kiel elstarigita krivortoj; subtitoloj aperis inter citiloj. En manskribo, manke de kursivo, oni substrekis tiajn titolojn kaj vortojn, subtitolojn oni ankoraŭ metis inter citilojn. En diversaj okcidentaj ortografioj la komenca citilo aperas aŭ iomete super la unua litero aŭ iomete sub ĝi. Por perkomputila sendado mankas kaj kursivo kaj substrekado, do, estiĝis la kutimo uzi "_" kvazaŭ citilo por titoloj kaj emfazitaj vortoj. Ekz., _War and Peace_, unua parto "Peace," dua parto "War". Kompreneble tia anstataŭo estas fremda al tiuj, kies lingvoj havas alispecajn citilojn kaj aliajn rimedojn por kursivo. Do, mankas interkonsentita maniero trakti tiun problemon perkomputile. Tiu ĉi grupo ne havas leĝodonan kapablon, sed interkonsentota, regula uzado en REVO probable estus kontribuo al porkomputila solvo de la problemo. -- ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[EMAIL PROTECTED]> || ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[EMAIL PROTECTED]> || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ || || Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++ NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security Agency may have read this email without warning, warrant, or notice. They may do this without any judicial or legislative oversight. You have no recourse or protection.
