> > Pli interesa estas "Aŭstrala Krono" (cetere, kial "Aŭstrala"? Kial ne > pli simple "La SUDA Krono" -- kiel en la rusa?). Tie ja ne temas pri > "krono" -- samkiel la Granda Ursino ne estas "ursino". T.e. "Alaska > duoninsulo" certe estas "duoninsulo", dum "la Granda Ursino" neniel > estas "ursino" (kaj sekve postulas majusklon). > > Resume, vorto tutminuskla estas honesta vorto plensenca. Vorto kun > komenca majusklo estas ĉiam dubinda kaj ofte malvera. > > -- > Sergio
Interesa analizo, Sergio. Mi sxatas vian sistemon. Sed tiuokaze cxu ni ne devus do uzi Nova Testamento? La vorto testamento tiuokaze estas metafore uzata, cxu ne? Kiel en Ursino kaj Krono. Biblio estus metafora testamento, ne estus rigore testamento mem. Kion vi opinias? F. PS: ankaux mi trovis stranga la vorton auxstrala... Mi ankoraux ne estis konanta gxin. Gxis nun mi senprobleme uzis suda (kaj eble tiel pluos).
