Bernhard:
> tiel! En PIV 2002 la sistemo pri la uzkleco estas klarigita sur p. 36 
> maldekstra kolumno supre:
> 
> "Kiam interne de artikolo okazas sxangxo de minusklo al majusklo aux 
> inverse, tio estas indikita interkrampe. ... (ekz. sub afgan/o: (A)~io, 
> ~ujo, ~lando). ..."
> 
> Legu do afgan/o: Afganio, Afganujo, Afganlando.

Mi ne certas, ke la priskribo fidele montras la uzatan konvencion. Anstataux 
krei sistemon, kiu postulas memoro de la antauxa stato (laux la fluo de 
legado), estus pli oportune havi sistemon, kiu cxe cxiu uzo de tildo montrus la 
usklecon, se okazas nekongruo kun tiu de la radika kapvorto (kiel estas en 
REVO, cetere). 

Cxiuokaze mi nun ne havas dubon, ke PIV2 skribas "Malnova Testamento".

Kore,

Marc

Rispondere a