Je 9/11/08, Antonio Codazzi: [...]
> La "verkisto" estis lia sekretario, kiu skribis parte laŭ diktado > parte laŭ ĝeneralaj instrukcioj. > Ĉiukaze, li ne estis "uzurpatoro"... sed legitimita anstataŭanto. :) Mi priskribis tiun aferon en mia recenzo "Bibliaj tradukproblemoj" en LOdE 2008:3 (161): ,---- | En la Londona Biblio la Malnova testamento estas tradukita rekte el la | hebrea; la Nova, el la greka. Krome, ekzistas Septuaginto, kiu | dokumentas la rilaton inter la terminaro hebrea kaj la biblia | terminaro greklingva, tiun saman interrilaton, kiun uzis la | tradukintoj aŭ aŭtoroj novtestamentaj. Tial la vorto διαθήκη en la | Nova testamento esperantlingva preskaŭ ĉiam aperas ne en la tradicia | eŭropa mistraduko _testamento_ (konforma al la ĉefsenco de la greka | vorto), sed kiel la Zamenhofa _interligo_ -- konforme al la | propra senco de la hebrea ברית ([EMAIL PROTECTED]), kiun Septuaginto ial esprimas | per διαθήκη. | [...] | Mi jam menciis la ĝustan manieron traduki la vorton διαθήκη per la | Zamenhofa "interligo". Ĉi-okaze la esperantaj tradukistoj deviis de la | tradicio de la bibliaj tradukoj, kaj ĉi-okaze mi plene aprobas tian | devion. Egale mi aprobas, ke en Heb 9:13-17 ili tamen aplikis la | tradician mistradukon, ĉar ties verkinto evidente ne sciis la hebrean | lingvon kaj ne komprenis la septuagintan terminon διαθήκη; hebreeca | traduko de lia sofismo neniigus lian tutan argumenton: | | ,---- | | Ĉar se la sango de kaproj kaj bovoj ... sanktigas ĝis la purigado de | | la karno: kiom pli la sango de Kristo? Kaj pro tio li estas interulo | | de nova _testamento_, por ke (post kiam morto okazis por la elaĉeto de | | tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua _testamento_) la vokitoj ricevu la | | promeson de la eterna heredaĵo. Ĉar kiam estas _testamento_, nepre | | devas esti la morto de la _testamentinto_. Ĉar _testamento_ | | efektiviĝas rilate mortinton, ĉar ĝi neniam efikas, dum vivas la | | _testamentinto_. | `---- | | La nekonatan aŭtoron de Heb 9:15-17 (kiu evidente estis paŭlano sed ne | Paŭlo) probable inspiris Gal 3:15-22, kie Paŭlo lerte sugestas la | ideon de Heb 9:15-17 (interalie, kalemburante per la greka vorto en | epistolo adresita al greklingvanoj) -- kaj tamen zorge sin tenas en la | kadro de la koncepto hebrea (kaj sekve lasas la eblon uzi "interligo"n | en la traduko, eĉ se perdante la konvinkan forton de la kalemburo). `---- Do, Paŭlo, kiu ja bonege sciis la hebrean Biblion, certe ne povus en letero adresita "Al la hebreoj" argumenti per greka mistraduko: ĉar por la hebrelingvaj adresatoj "interligo" aŭ "kontrakto" neniel implicas morton de la kontraktinto por ke ĝi iĝu valida; tia agrumento simple ridindigus Paŭlon inter la hebreoj. (Min ĉiam interesis, kiel la koncernan pecon oni tradukis en la hebrea eldono de la Nova testamento.) > Pri la problemo "testamento kontraŭ Testamento", mi > bedaŭras... Sergio tute malpravas. Testamento estas ja propra > nomo... Vidu la nacilingvajn tradukojn en ReVo: la tradukoj be, fr, ru skribas la koncernan vorton tutminuskle: "Ancien testament", "Nouveau testament". Laŭ sia biblia senco temas kontrakto, pri "interligo" inter Dio kaj Izraelo: ,---- | 31 Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de | Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan: 32 ne tian, kiel la | interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj, en la tago, kiam Mi prenis | ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, la interligo, kiun | ili malobeis kaj Mi devis altrudi al ili, diras la Eternulo; 33 sed | jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu | tempo, diras la Eternulo: Mi metos Mian legxon en ilian internon, kaj | sur ilia koro Mi gxin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos | Mia popolo. `----[Jer 31] Do, Jesuo faris "novan interligon", "novan kontrakton" -- "New Deal", se uzi metaforon pli modernan. Kaj tiu "interligo" aŭ "kontrakto", mistradukita per "testamento", same ne estas propra nomo, kiel la anglaj "deal" aŭ "covenant" ne estas nomoj propraj. Kvankam -- se oni rifuzas vidi la intencitan sencon kaj traktas ĉi-sencan uzon de "testamento" senrilate al la kunteksto, tiam efektive ĝi iĝas propra nomo, homonima kun la jura termino. > Same por Biblio. Ne tute same. "Biblio" ja ne signifas simple "libroj", ĝi estas nomo de difinita verko, kaj ĝia greka etimologio ne validas por Esperanto: en Esperanto ĝi ne estas analizebla. Ĝi estas ekstera nomo, kiu en Biblio mem ne estas uzata. Male, "testamento" estas ja termino de la kristana parto de Biblio, kiun konscia kristano ne devus malatenti. Kvankam en la realo plimulto da kristanoj efektive ne komprenas ĝian sencon. Nu, se oni akceptas tion, se oni ignoras la biblian sencon de la metaforo kaj traktas ĝin kiel arbitran nomon -- tiam jes, tiam "Testamento" estas propra nomo, samkiel "Apple" estas arbitra nomo de komputila marko. [...] -- Sergio
