Saluton, > > La "verkisto" estis lia sekretario, kiu skribis parte laŭ diktado > > parte laŭ ĝeneralaj instrukcioj. > > > > Ĉiukaze, li ne estis "uzurpatoro"... sed legitimita anstataŭanto. :) > > Mi priskribis tiun aferon en mia recenzo "Bibliaj tradukproblemoj" > en LOdE 2008:3 (161):
Gratulojn. :) Do ni estas preskaŭ fakuloj. :) > Do, Jesuo faris "novan interligon", "novan kontrakton" -- "New Deal", > se uzi metaforon pli modernan. Kaj tiu "interligo" aŭ "kontrakto", > mistradukita per "testamento", same ne estas propra nomo, kiel la > anglaj "deal" aŭ "covenant" ne estas nomoj propraj. > > Kvankam -- se oni rifuzas vidi la intencitan sencon kaj traktas > ĉi-sencan uzon de "testamento" senrilate al la kunteksto, tiam > efektive ĝi iĝas propra nomo, homonima kun la jura termino. > > > Same por Biblio. > > Ne tute same. "Biblio" ja ne signifas simple "libroj", ĝi estas nomo > de difinita verko, kaj ĝia greka etimologio ne validas por Esperanto: > en Esperanto ĝi ne estas analizebla. Ĝi estas ekstera nomo, kiu en > Biblio mem ne estas uzata. > > Male, "testamento" estas ja termino de la kristana parto de Biblio, > kiun konscia kristano ne devus malatenti. Kvankam en la realo > plimulto da kristanoj efektive ne komprenas ĝian sencon. Nu, se oni > akceptas tion, se oni ignoras la biblian sencon de la metaforo kaj > traktas ĝin kiel arbitran nomon -- tiam jes, tiam "Testamento" estas > propra nomo, samkiel "Apple" estas arbitra nomo de komputila marko. Malsamopinio inter fakuloj. :) Domaĝe, tiu loko ne estas taŭga ejo por diskuti pri religiaj aferoj. Ĉiukaze, "T/testamento" (jud-origine "Alianc-kontrako" aŭ "Atesto de alianco") ne estas metaforo... sed traduko de iu el hebreaj sinonimoj de "Biblio" (notu: ankaŭ Biblio [jud-origine "Rulo"] estas sinonimo, Dio estas sinonimo, Sinjoro [t.e. Adonaj] estas sinonimo k.t.p.). La hebreoj timas misuzi (pro la dek ordonoj) ion ajn rilatan al Dio, sekve ili uzas ĉiam plurajn "sinonimojn" (tial ke oni ne kreis plenan unuigon kun la "ne-uzenda" vorto). Notu ke la unuaj kristanoj estis fakte observantaj hebreoj (ekz. ili kaj baptis kaj cirkumcidis ilian filojn). Krome, en ĉiu religio la vorto kiu difinas sakran verk(ar)on estas ĉiam kaj ĉie propra nomo (laŭ difino), ĉar ĝi estas "viva kaj inda" kaj ne estas simpla afero. Mi ege dezirus plue paroli kun vi pri la verkaĵoj de Paŭlo, pri la preciza atribuado de ili (kelkaj leteroj estas ankoraŭ dubaj), pri judaj kaj hebreaj vortoj kaj iliaj mistradukoj... kaj ankaŭ pri malkongruoj en Biblio aŭ rilatoj kun aliaj hebreaj tradicioj... ĉar vi estas kompetenta. Domaĝe, tia parolado ne estas taŭga en tiu ĉi medio. Biblie via :) Antonio Codazzi
