Je 9/10/08, Antonio Codazzi:
> Saluton,

>  Marc Bavant skribis:
>> (1) Stranga formo. Se cxiuj uzas Galileo, kial preni alian formon?

>  Galileo estas nomo. Ĉu vi estas konata nur kaj ĉiam kiel Marc?

Interese.  Mi neniam pripensis ĉi tion, tamen post via informo mi nun
pensas, ke eble pli konforma al la Renesanca tradicio estus uzi la
antaŭnomon.  Oni ja diras "Leonardo" (prefere ol "da Vinĉi"),
"Mikelanĝelo" (prefere ol "Buonarotti").

> Galilei ne estas familinomo... ankaŭ se la plejmulto opinias
> tion... sed patronomo (kaj do Galilejo).

Amuze (kvankam mi ne tute komprenis vian klarigon -- el ĝi mi
konkludas ke temas pri la antaŭnomo de la avo, dum la patro ja estis
Vincenzo -- ĉu?).  Iom simile al la redukto "Aviceno => ibn Sina",
pri kiu mi skribis en ReVo ĉe http://reta-vortaro.de/revo/

--
Sergio

Rispondere a