marc:
> (1) Kial majusklo?

pri uzo de majuskloj en iu ajn lingvo mi cxiam malbone komprenis.  "olimpiko"
aux "paralimpiko" sxajnis al mi propraj nomoj de eventoj, same kiel "pasko" aux
aliaj, sed en tekstoj ambaux formoj majuskla kaj minuskla aperas, do ne sxokus
min se ni sxangxus...

> (2) Cxu la vorto uzendas unu- aux plur-nombre?

etime gxi estas plurnombra, sed en tekstoj gxi aperas kelkfoje ununombre.  mi
elektis la ununombran formon, kiun mi jugxis pli memkomprenebla, skribante pri
tio rimarkon nur cxe "olimpiko".

> (3) Kion signifas la rimarko "En pluraj lingvoj neoficiale sed pli klare
> aperas la formo Paraolimpiko", kun ekzemplo en Esperanto kaj kun la formo
> "paralimpiko" (do ne "paraolimpiko" kaj skribita minuskle)?

tro rapide redaktite.  mi sendas korekton.  (la ekzemplo efektive uzas
ununombron kaj minusklecon, sed ja tekstas la celitan formon para*o*limpiko.)

> (4) La fontindiko de tiu lasta ekzemplo nenion klarigas: gxi resendas nur
> al la cxefpagxo http://esperanto.pl

jes, la nuntempa preciza ligo estas http://www.esperanto.pl/page.php?tid=2542
sed cxe pluraj informejoj, interalie cxe pola radio, mi kutime ligas nur al la
cxefpagxo, sciante, ke de tempo al tempo la retejoj reorganizigxas kaj la
precizaj ligiloj ne plu funkcias.  resendo al cxefpagxo sxajnas al mi pli bona
ol eraro 404a.  cxiuokaze estas atendeble ke post kelkaj jaroj cxiu ajn ligo al
ekstera retejo ne plu funkcios...

amike

jxeromo

Rispondere a