2008/10/22 Fernando:
> Kelkaj temoj suprizas min en tiu dissendolisto.

> Por mi "paralimpiko" estas tute kontrauxmora formo esperantigi. Mi
> bedauxras, ke gxi disvastigxis (se gxi disvastigxis, cxar mi apenaux
> legis tiun vorton). Al mi gxi sxajnas koruptado de la versxajne pli
> formala "paraolimpiko". Mi ne scias, cxu ReVo devas tro apogi la
> unuan formon...

Mi ne sekvis ĉi tiun fadenon, kaj eble mi ripetos jam diritan.  Tamen
mi sentas simile al Fernando: la vorto "paralimpiko" sonas por mi
malagrable.

Mi tuj asociis ĝin kun "paralizo"; estas interese, ke la rusa
Vikipedio emfaze negas tian ĝenan asociaĵon (kaj emas preferi
"paraOlimp..."); sed la angla versio ŝajnas pli fidinda:

,----
| Although the name was originally coined as a portmanteau combining
| 'paraplegic' (due to its origins as games for people with spinal
| injuries) and 'Olympic', the inclusion of other disability groups
| meant that this was no longer considered appropriate. The present
| formal explanation for the name is therefore that it derives from the
| Greek preposition παρά, pará ("beside" or "alongside") and thus refers
| to a competition held in parallel with the Olympic Games.
`----

Do, la asocio kun paralizo

1. Ne estas malvera
2. Nun ĝi estas evitinda
3. Ĝi tamen persistas en la oficiala angla nomo.

Se do konsideri la novan interpreton per la perfikso PARA-, tiam
konvena esperantigo estus "Kromolimpiko".  Tamen ŝajne neniu uzis tian
vorton, kaj mi dubas ĉu tia novaĵo konvenas por ReVo.

[...]

--
Sergio

Rispondere a