> Ä´erome: > > la elekto inter teorioj dependas de la servo, kiun oni atendas de teorio: > > idealismo aux realismo, kaj ene de realismo malpli da reguloj sed pli > > da bazaj vortoj, aux malpli da bazaj vortoj sed pli da reguloj.
> Nu, tamen estas devo de vortaristo elekti kaj sekvi teorion, kiu > minimumigas la problemojn por la legantoj de la vortaro, kiuj (teorie) > nur konas Esperanton. jes. se vi aludas al nombro de reguloj kaj nombro de bazaj vortoj, la elekto de pli facila teorio ne evidentas: ni ne kapablas kompari la penojn por lernado de pli da reguloj aux lernado de pli da vortoj. do grandparte la elekto restas persona plisxato. se vi aludas al elekto inter idealisma kaj realisma priskribo de la lingvo, ne estas klare, ke la unua faciligas la vivon de legantoj: ili lernas supozeble pli facilan lingvovariajxon, sed ili poste uzos nekutimajn vortumojn, kiujn aliaj homoj ne cxiam komprenos, kaj ili cxiuokaze ne komprenos multajn vortojn de aliaj parolantoj. tio nur prokrastas iliajn problemojn. > > ili ankaux ne ricevas evidentan indikon, cxu ia > > "finmacxo" rilatus al sporta macxo aux al makzela macxado > Kompreneble intenca uzo de plur-signifaj vortoj estas io diabla (mi ne > trovas pli bona vorto por difini Äin). versxajne malmulto estas vere intenca en parolado krom iomete cxe ni, gramatikomaniuloj... cetere se mi defendu la diablon, mi ne tute konsentas ke plursignifeco estas cxiarilate malbona. mi konstatis, ke vortojn kun pluraj senrilataj signifoj mi iafoje pli bone memoras gxuste pro la absurda plursignifeco. kaj se la signifoj estas senrilataj, tiam konfuzoj apenaux eblas. plie la limo inter vastsignifaj vortoj kaj plursignifaj vortoj ne estas facile trovebla. oni blinde fidas al vortaroj, ke tiu aux tiu vorto havas 2 aux 5 sencojn. sed laux la stilo de la vortaristo, povas esti unu senco relative vasta aux pluraj precizaj sencoj. do cxu diablo estas en la skatolo ne cxiam facile diveneblas. jxeromo